XLIIDo regas frostoj jam krakante,arĝente helas kampa vast'…(Vi nun atendas rimon “kante” —do jen, ricevu sen prokrast'!)Pli bele ol eĉ mod-pargeto,glacie brilas rivereto,de ĝojaj knaboj la soci'glitkuras brue sur glaci';ansero peza gravmienas,volante naĝi laŭ river',glacion paŝas kun fier',sed glite falas ĝi; serenasunua neĝ en fluga driv'falante al la bord-dekliv'.XLVIIFlam' estingiĝas; karbo oracindriĝas hele post forbrul';apenaŭ ŝvebas stri' vapora,kaj varme spiras en angul'nun la kameno. Tuben fluasla pipa fumo, kaj situassurtable ŝaŭma vinpokal'.Densiĝas jam vesper-vual'…(Al mi tre plaĉas blag-abundokaj amikeca vin-kalik'en temp', nomata sen logik'“la tempo inter lup' kaj hundo” —nom' vere stranga.) En komfort'aŭdeblas nun amika vort':

5

IEn tiu jar' aŭtunveterotro longe daŭris. La natur'atendis vintron kun sufero.Ekneĝis januare nur,la trian nokte. FrumateneTatjana vidis: jen ĝardeneblankiĝis ĉio, hela bril'sur bed', tegmentoj kaj baril',sur vitroj la ornam' aĵura,jen arboj en la prujn-arĝent',longvostaj pigoj — gaja gent',kaj la montaron kovras purade l' vintro luksa tapiŝeg'.Sur ĉio — blanke-brila teg'.VIIITatjana kun scivolo grandarigardas al la vaks-figur':formiĝas el bizaro fandapri io stranga la aŭgur';el akvoplena plad' laŭriteelvenas ringoj; kaj subiteŝi sian ringon el ĉi kvant'ricevis kun antikva kant':“Kampuloj riĉaj en vilaĝoarĝenton rastas per la ŝpat';al vi ni kantas por bonstat'kaj gloro!” Tamen pri damaĝoĉi kant' avertas laŭ destin'; pli bonas aŭdi pri katin'.XXIVAlarmas ŝin la sonĝ terura.Ne konsciante pri la senc',signifon de l' koŝmar' obskuraTatjana serĉas. Por komenc'laŭ kurta listo, malkviete,Tatjana trovas alfabete:arbar', blizard', kaban', krescent',ogrin', ponteto, urso, vent',kaj tiel plu. Ŝin kontraŭ dubojne helpos de Zadeko saĝ;sed aventurojn por domaĝal ŝi aŭguras la inkuboj.Dum kelkaj tagoj, pro l' memor',ŝin ne forlasis mishumor'.

6

XXIL' poemon savis la hazardo;mi ĝin konservas en kajer':“Ho kial dronis en la tardola ora tag' de primaver'?Kaj kion portos nova tago?Apenaŭ helpus la imago,mi vane kaptas per okul'la svagajn bildojn tra nebul'.Ĉu min mortiga sago pikos,aŭ preterflugos, je fortun' —egale! Ĉio bonas nun,al ĉio tempon sort' indikos:Benatas tago en seren',benatas de tenebro ven'!XXII“Aŭrore sunradio helos,triumfos tago super ter';sed mi — probable, mi degelosen kripta ombro, en mister',kaj la memoron pri l' poetoenglutos malrapida Leto.Forgesos tuta mondo min,sed vi ĉu venos, bel-virgin',por larmi super tombo fruakaj pensi: ja min amis li,al mi dediĉis kun pasi'aŭroron de la vivo ĝua!..Alvenu, ho amik' de l' kor':nin benus nupto kaj amor'!..”XXXIIIAgrablas vere — epigramekoleron veki de l' fiul';agrablas vidi: li malame,klininte l' kornojn, en spegul'rigardas sin, kaj diri hontas,ke tie li sin mem renkontas;agrablas, se por infami'li stulte muĝos: estas mi!Eĉ pli agrablas — en trankviloprepari ĉerkon por rival',kaj celi al la frunta pal'je la distanco de ĝentilo;sed al prapatroj sendi linne tre agrablos jam en fin'.

7

XXXIIISe ni pli zorgos pri stimulopor bona kler', kun nobla cel',en estonteco (laŭ kalkulode la filozofi-tabel',post kvin jarcentoj) vojoj, klare,ĉe ni ŝanĝiĝos senkompare:ŝoseoj ĉie tra Rusland'plektiĝos en abunda kvant'.Per larĝaj arkoj pontoj ferajtranspaŝos super la akvar';disigos montojn ni; sub mar'aperos volboj plenfieraj,kaj ĉiu pasaĝer-staci'disponos je restoraci'.

Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: