La nuna leganto perceptas la romanon ne tiel, kiel la 19-jarcenta. Tial en tradukoj ofte aperas io esence simila al “Favora regnestro, honoro havas alkuŝigi…” — rekta transdono de apartaj vortoj kun plena perdo de vera senco. Do ne miru, ke tiu ĉi traduko kelkloke draste diferencas disde la plifruaj, kaj atentu la komentojn fine de la libro.
Krome, pluraj strofoj de la originalo estis preterlasitaj aŭ “korektitaj” pro cenzuraj kaj aliaj kaŭzoj (ekzemple, por ne ofendi ankoraŭ vivantan personon). Kelkfoje Puŝkin ŝanĝis siajn planojn, do ankaŭ malnetaĵoj povas esti interesaj. Baldaŭ vi legos la plej plenan tekston, kun la strofoj (entute pli ol 40, i.a. la tuta 10a ĉapitro), kiuj en la plej bonaj rusaj eldonoj aperas nur inter komentoj aŭ suplemente, do ili neniam estis tradukitaj al Esperanto.
Fine sed ne laste, rusaj poemtradukistoj, influataj de la gepatra lingvo, ofte uzis t.n. “abortajn” rimojn, kun drasta malsameco de postakcentaj silaboj — ne konsciante, ke por alinacianoj tio tute ne havas rimefekton. Mi nepre evitis tion.
Do espereble tiu ĉi traduko impresos la internacian leganton same, kiel la originalo impresis la rusan leganton de 1830aj jaroj.
Valentin Melnikov
1
I“Jen mia onklo — virt-modelo —subite ekmalsanis tre;li aŭdis vokon de l' ĉielo —plej bona estis la ide'.Ekzemplo lia vin instruos;sed, Dio, kiel mi enuostagnokte sidi ĉe la lit'de l' malsanulo, sen evit'!Ja kiom aĉas la afekto —komplezi al duonvivul',kusenojn turni laŭ postul',pocion doni kun respekto,suspiri, pensi: ĉu en fin'diablo iam prenos vin?”IVSed kiam la junec' ribelaekregis en Eŭgena kor',kun revoj kaj kun tristo hela —Monsieur pelita estis for.Do jen Onegin, hom' libera,tondita laŭ la mod' supera,londona dandy laŭ kostum' —aperis fine en mondum'.La francan uzis li perfektepor skribo kaj konversaci',mazurkon dancis kun graci'kaj riverencis senafekte;l' mondum' decidis (kion pli?),ke saĝas kaj tre ĉarmas li.VNi ĉiuj, vere, lernis ion,poiomete, iel ajn,do per eduko, danke Dion,facilas brili, je verŝajn'.Laŭ juĝo de l' mondum' rigora,Onegin estis ja bonmorainstruitulo, sed pedant':talenton de sufiĉa grand'li havis por preter-menciode ĉiuj temoj en parol';silentis dum diskuta bol'kun la aspekt' de granda scio, kaj flamis por ridet' de dam'li per subita epigram'.XVIMallumo. Sledo lin atendas.Vetur'. Koĉero krias: “For!”Per frosta neĝopolv' arĝentaskolumo lia el kastor'.Li hastas ĉe Talon aperi:atendas tie lin Kaverin.Kork' al plafon'! Salutas linekŝpruco de kometa vin',roast-beef sanganta — laŭ bonvolo,kaj trufoj — lukso de junec',de franca art' elita spec';Strasburga kuk' el ladskatolo,fromaĝ Limburga — alta klas',kaj orkolora ananas'.2
XXXVEn paca vivo ili amiskutimojn de l' gepatra ter':alvenon de printemp' ornamisper rusaj blinoj kun buter';konfesis dum la jar' dufoje;rond-balancilon ŝatis ĝoje,popolajn kantojn, dancojn plu.Dum festo de la Triunu'oscedas la popol-amaso —sur levistikon kun fervor'larmetis ili laŭ la mor';por ili vivnecesis kvaso,kaj en festen' laŭ ranga skal'por gastoj estis la regal'.XXXVIDo ili maljuniĝis pare.Kaj malfermiĝis jam en fin'ĉerk' por la edzo. Ordinareli prenis kronon de l' destin':li mortis je tagmanĝa horo,kaj adiaŭis kun priploronajbar', filinoj kaj edzin'pli kore, ol alian, lin.Li estis simpla kaj honesta,kaj, kie kuŝas lia rest',sur tomba ŝton' legeblas tekst':Dimitrij Larin, vir' modesta,ĉefkolonel', kun dia grac'ripozas tie ĉi en pac'.4
XLSed nia norda temp' somera,pri suda vintro parodi',brilinte, ĉesas, efemera —ne ŝatas tiun fakton ni.Ĉiel' jam spiris per aŭtuno,jam malpli ofte brilis suno,pli kurta iĝis hela tag',arbara denso ĉirkaŭ lag'nudiĝis triste kaj sublime,sur kampo jen nebula stri',ansera karavan' kun kri'al sudo flugas: do proksimela temp' enua laŭ esenc' —novembro pretas al komenc'.XLIEn frid' aperas matenruĝo,kvietas post laboro-fin'la kampoj; iras nun kun muĝomalsata lupo kun lupin';ĉeval' timanta ronkas treme —kaj la rajdanto singardemegalopas for de tiu val';paŝtisto brutojn jam el stal'ne pelas ĉe maten-aŭroro,tagmeze lia korna son'ne vokas gregon laŭ bezon';virgino kantas dum laboro,kaj vintre ĉe la nokta ŝpin'flamanta ken' amikas ŝin.