7

XXXIVNun aĉas niaj vojpavimoj,putradas pontoj en forges',en la stacioj — puloj, cimojmalhelpas dormon per agres';manĝejoj mankas. Nur stabileprezlisto pompas, senutilesur muro pendas ĝi: incit'kaj vana mok' por apetit'.Kaj dume vilaĝan'-ciklopoĉe forĝa flam' kun ruĝa hel'kuracas flegme per martel'kreaĵon sveltan de Eŭropo,benante sulkojn ĉe vojrand'kaj kavojn de la patroland'.XXXVIIIKastel', adiaŭ, atestantode l' eksa glor'. Ne haltu, nu!Jam blankas fostoj ĉe la randode l' urbo. Laŭ Tverskaja plukaleŝo flugas trans kavetoj.Preteras budoj, inoj, sledoj,lanternoj, buboj, apotek',vendistoj, buĥaran'-uzbek',palacoj, temploj kaj ĝardenoj,butikoj kun diversa var',bulvardoj, turoj, kozakar',kabanoj, modaj magazenoj,balkon', leonoj ĉe pordeg',sur krucoj — da monedoj greg'.

9

XIIILin ekobsedis maltrankvilo,neretenebla vojaĝem'(turmenta, vere, vivostilo,ne multaj ĝin elektas mem).Do li forlasis la bienon,de kampoj kaj arbar' serenon —kun sanga ombro en imag',hantinta lin je ĉiu tag',kaj ekvojaĝis li sencele,kun sola sento en obsed';sed ankaŭ pro vojaĝoj ted'subpremis baldaŭ lin kruele;samkiel Ĉackij, por final'revenis li — de ŝip' al bal'.XIVSed jen la homamas' ektremisflustreto kuris tra la hal'…Al la mastrino dam' alvenisŝin sekvis grava general'.Ŝi estis tute ne rapida,ne parolema kaj ne frida,sen arogeco por impres',sen pretendemo je sukces',sen afektetoj laŭ la rolo,sen la imita fals-kondut'…Kviete simplis ŝi en tut',aspektis ŝi kiel simbolodu comme il faut…

(Ho ve, Ŝiŝkov': por la traduko mankas pov').

XVIII“Do vi edziĝis! Ag' ne vana!Delonge?” — Pasas dua jar'. —“Al kiu?” — Larina. — “Tatjana!” —— Ĉu vi ŝin konas? — “Jes, najbar'mi estas.” — Venu. — Princo irasal la edzino, kaj altirasamikon sian por prezent'.Ŝi lin rigardas… Stranga sent'…Sed pro konsterno enanima,konfuz', perplekso kaj mireg'ŝin ne perfidis la memreg',kaj restis la sinten' kutima:la sama tono kaj ĝentil',kaj klinsaluto en trankvil'.XIXJes ja! neniom ŝi ektremis,ŝin ne atakis ruĝ aŭ pal'…Ne movis brovon, ne kunpremiseĉ lipojn je eventual'. Eŭgen' rigardis diligente,sed li ne povis eĉ momenterekoni trajtojn de l' fraŭlin'.Li volis alparoli ŝin,sed — ne kapablis. Ŝi enketis,ĉu jam delongas la alven',de kiu lok' — ĉu de l' bien'?Kaj poste al la edzo ĵetisrigardon lacan; glitis for…Kaj li senmovis en angor'.

10

IReganto febla kaj kovarda,nenifarulo, kalva dand',de gloro favorat' hazardapotencis tiam en la land'…XIIRusi' denove ekkvietis,la car' diboĉis plu, sed jamdelonge, eble, reflagretisfajrero de alia flam'…

LETERO DE TATJANA AL ONEGIN

Al vi mi skribas — kio plianecesus por la sent-esprim'?Nun povas vi laŭ volo viaignori min kun malestim',sed al plorinda sorto miahavante guton da kompat',vi min ne lasos en malŝat'.Komence volis mi silenti,kaj kredu, ke pri mia hont'ne scius vi eĉ en estont',se povus mi esperon sentike mi vin vidos — iam ajn,eĉ unufoje dum semajn',por aŭdi vian voĉon, dirireplike vorton, kaj dum tag'kaj nokto, ĉiam en imag'renkonton novan prisopiri.Sed vi enuas en soci',vilaĝo tedas vin kutime,kaj ni… ne brilas tute ni,eĉ se vin ŝatas simplanime.Ho, kial vi vizitis nin?Izole, en vilaĝa foroneniam mi ekkonus vin,kaj vivus sen amar', angoro.Impetojn de malsperta korobridinte iam (eble, jes…),amikon trovus laŭ inklino,fidela iĝus mi edzinokaj la patrino, laŭ neces'.Alia!.. Sed sur tuta teroneniu hom' egalus vin!Decidis la Supera sfero:mi estos via, laŭ destin'.Viv' mia estis garantiode nia nepra rendevu';al mi vin certe sendis Dio,ĝis morto vi min gardos plu…En sonĝoj vi al mi imponis,min ĉarmis — antaŭ via ven':rigardo logis min ĝis sven',la voĉo enanime sonisdelonge… Estis ne vizi'!Eniris vi — mi tuj rekonis,ekflamis kaj en sentoj dronis,enpense diris mi: jen li!Ĉu ne, mi aŭdis vin kaj ŝatis:al mi vi diris en intim',dum mizerulojn mi kompatis,aŭ per sincera preĝo flatisangoron preman de l' anim'?Kaj ĉu ne vi en tiu horoekbrilis, kvazaŭ meteoro,kaj en krepusko de vesper'kliniĝis super la kuseno?Al mi, kun amo kaj serenovi flustris vortojn de esper'…Ĉu estas vi anĝelo garda,aŭ deloganto plej kovarda:vi miajn dubojn pelu for.Ĉu tio estas — iluziatrompaĵo de naiva kor',kaj min atendas sort' alia?..Egale! Mian sorton nural vi transdonas mi sen plendo,mi verŝas larmojn sen mezur'kaj vin petegas pri defendo…Imagu: vivas mi en sol',neniu min komprenas tute,racio mia velkas mutekaj mi pereas sen konsol'.Do venu: per rigard' aŭ voĉoesperon veku en la kor',aŭ rompu sonĝon kun angor'per la merita, ve, riproĉo!Relegi timas mi… Jen fin'!La honto premas min katene…Honoro via gardas min,mi min al ĝi konfidas plene…

Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: