IDOLO

En iu templo staris la Idol',Per orakoloj trafaj ghi imponis,Al homoj ghi konsilojn saghajn donis.Pro tiu servo la popol'Ornamis ghin arghente kaj per oro, —Kaj estis al diajho plen-honoroPer richa vest', oferoj, pregha zum'Kaj per incensa fum'.Al la Idolo oni kredis plene.Sed jen — miraklo kia kaj terur'!Ekdiris la Idol' stultajhojn nur:Respondas ghi mallerte kaj singhene,Kaj al demando ajna — en malord'Mensogas ghi per tute stulta vort'. Jen homoj pri afer' sincere miras:"Strangajho kia!" oni diras.Sed estis simpla la sekret':En la interno de Idol-profet'Sin kashis pastroj por respondo.Dum sidis en Idol'Prudenta pastro — estis kun prudent' parol',Lin shanghis stulta hom' — kaj por popol'Farighis la diajh' plej stulta en la mondo.En la pasinto, audis mi,Jughisto iu eminentis;Li en jughado tre prudentis,Dum sidis apud li kun sagh' sekretari'.

Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: