Без перевода: sanatorio, turismo, turisto.

Грамматика

9-1. Неопределенные слова образуются от вопросительно-относительных путем отбрасывания начального k: iu , , , , ; io , , ; ia ; ie ; ien ; iel ; ial ; iam ; iom , , , ; ies .

9-2. Слова с исходом на -iu употребляются самостоятельно или в качестве определения и могут принимать окончания -j и -n. Соотносительные слова с исходом на -io употребляются самостоятельно, т.е. без существительного, могут принимать окончание -n и не могут принимать окончание -j: Kiu knabo donis al vi tiun ludilon? Tiujn fruktojn, kiujn vi alportis, mi tre sxatas; Neniu scias tiel malmulte, kiel tiu, kiu demandas pri nenio; Kio ne estas en la pensoj, tio ne estas en la okuloj; Neniu homo volas maljunigxi, sed cxiu homo volas longe vivi sur la tero; Malsagxajn pensojn havas cxiu, sed la sagxa homo ilin ne eldiras (W. Busch/Busx); Cxio devas esti komuna inter amikoj (Euxripido); Iu venis; Al vi venis iu ulo; Cxiutage oni ekscias ion novan.

9-3. Причастия страдательного залога образуются с помощью суффиксов -at- (настоящее время), -it- (прошедшее время), -ot(будущее время) и окончания -a: legata , legita , legota . Как и у причастий действительного залога, окончание -a можно заменить на -o или -e: Mono havata estas pli grava, ol mono havita ; Mi havas ion dirotan al vi ; nekonatino ; konatigi ; Sxi amis kaj estis amata ; Liaj tagoj estas kalkulitaj ; Se tio ecx estas malvero, tamen bone elpensita (G. Bruno) .

9-4. Наречия: preskaux , tro : Inter "preskaux jes"; kaj "jes" trovigxas tuta mondo (A. de Musset/MjusE) ; Tio estas tro! ; Kiu komencas tro frue, finas malfrue.

9-5. Предлоги: trans , , ; super ; kontraux , : trans la maro ; transformi , , ; Vi superis vin mem ; superi la koston ; supersekreta; supermoda; supera kurso de Esperanto ; Metu super vin cent instruistojn, sed ili estos senfortaj, se vi ne povas mem devigi vin (V. A. Suhxomlinskij); Tiu, kiu ne estas kontraux ni, estas por ni; kontrauxrevolucio; kontrauxatako.

Для выражения различных (локативных, временных, субъектно-объектных) отношений употребляются составные предлоги: ekde, pere de, dank' al, de sur и др.: ekde septembro ; ekscii pere de amiko ; La tempo estas la plej malkara kaj samtempe la plej kara el tio, kion ni havas, cxar dank' al gxi ni ricevas cxion (J. Rainis/RAjnis) ; De sur alta loko oni vidas malproksimen ; Foriru de antaux miaj okuloj!

Словообразование

9-6. Суффикс -ad- образует слова, обозначающие действие; при корнях, которые сами обозначают действие, указывает на его повторность, продолжительность или многократность: afisxado ; planado ; centro de informado kaj dokumentado ; veturi veturo ; veturadi - veturado ; resti - restado ; Legado - jen la plej bona lernado (A. S. Pusxkin); ade , , ; adi .

9-7. Суффикс -ajx- образует слова, обозначающие конкретный предмет с определенным признаком или свойством, вещь из определенного материала: acxetajxo , ; hxemiajxo ; trinkajxo ; ajxo , ; Por mi ne estas novajxo, ke al vi pli placxas la nova ajxo ; Esperantajxo ; litajxoj .

9-8. Приставка eks- означает "бывший": ekscxampiono ; eksmoda ; eksigi , ; eksigxi , , ; Eksamiko igxas malamiko .

Словоупотребление

9-9. При помощи вопросительного слова kiu спрашивают о чем-то, выбранном из определенного количества; при помощи слова kia спрашивают о свойстве: Kiun gazeton vi legas? - Mi legas la gazeton "Juna amiko"; Kian gazeton vi legas? - Interesan; Kiu tago estis hieraux? - Merkredo; Kia tago? - Varma.

9-10. Названия месяцев: januaro, februaro, marto, aprilo, majo, junio, julio, auxgusto, septembro, oktobro, novembro, decembro. Перед названиями месяцев артикль не употребляется.

9-11. При обозначении дат употребляются артикль и винительный падеж: Mi venos la sepan (tagon) de marto ; Tio okazis la 13-an de majo. Пример употребления даты в начале письма: la 29-an de decembro 1987.

9-12. se ... (do): Se vi faradis, sed ne finis, (do) vi faris nenion .

9-13. В разговорной речи вместо gxis (la) revido! иногда употребляются сокращенные формы: gxis la!, gxis re!, gxis!, mi gxisas vin.

Текст

Libertempo

- Kie vi libertempis la pasintan someron?

- Cxe la Nigra maro, apud Odeso. Mi estis tie fine de julio kaj komence de auxgusto.

- Cxu en iu ripozdomo?

- Tute ne. En turista tendaro. Nenie oni povas trovi tiajn belajxojn - vi jxetas rigardon cxien, kaj cxie estas vidata la senfina lazura maro kaj sxipetoj, movigxantaj trans la horizonton.

- Cxu la vetero estis bona?

- Bonega! De eklumo gxis mallumo mi nagxadis. La akvo sxajnis komence malvarmeta, sed iom post iom oni alkutimigxas kaj ecx ne volas elakvigxi. La sablo estas varmega, super la kapo lumas la suno. Mi kusxas sursable kun fermitaj okuloj. Tra la silento estas auxdata en la oreloj nur la maro, kiu batas kontraux la bordon.

- Kiom da tempo vi pasigis tie?

- Tri plenajn semajnojn. La tagoj sekvadis unu post la alia, mi forgesadis ilin kalkuli kaj foje mi kun miro rimarkis, ke mia tempo preskaux finigxis. Kion fari! Restis nur acxeti diversajn nigramarajn memorajxojn. Ekde la dek-nauxa de auxgusto mi jam estis en la laborejo. Versxajne, ankaux vi bone ripozis, cxu ne?

- Ne tro bone.

- Kial do? Kio okazis al vi?

- La kuracisto tiam trovis, ke mia koro estas iom malsana. Necesis acxeti vojagxkarton en sanatorion. Tie mi estis bone kuracata, trinkis kuracilojn. Dank' al tio mi, tamen, rapide resanigxis.

- Sekve, ankaux via somera vojagxo estis sukcesa?

- Entute jes. Kiel vi vidas, cxio pasis sukcese. Nun mi denove turismas. La venontan sabaton ni eksterurbigxos por rigardi cxevalkuradon. Cxu ankaux vi volus veturi kun ni?

- Jen bona ideo! Dankon, ke vi diris al mi pri tio! Povas esti, sed dume mi ne scias, cxu mi veturos. Se vendrede ni intervidigxos, do ni priparolos tion. Aux mi sciigos pere de Andreo.

- Decidite! Nu, fartu bone! Saluton al miaj eksaj kunlaborantoj!

- Gxis!

Задания

9.1. Что означают следующие слова?

ekpensi verdeta gefiloj arbaristoj silentulo kontrauxulo cxirkauxmonda kontrolado memkontrolo nepripensita senmove supera malluma eksedzigxo informejo pedagogino trograndigi interbatigxi duonplena reskribi alilingva antauxiri apudborda cxiufoje iufoje multfoje kelkfoje alkutimigi dekutimigxi kunvojagxanto samstratanoj brosado okazintajxo nelogxata tenilo malgravajxo almangxajxo eksterajxo enkapigi peranto plia postrestajxo sunsubiro surscenigi cxemaro tromangxi transloki transkapigxi plenmano cxirkauxajxo helpa helpanta denove malplena neplena mirinfano adresanto - adresato ekzamenanto - ekzamenato rekomendanto - rekomendato - rekomendito


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: