2

XXXVEn paca vivo ili amiskutimojn de l' gepatra ter':alvenon de printemp' ornamisper rusaj blinoj kun buter';konfesis dum la jar' dufoje;rond-balancilon ŝatis ĝoje,popolajn kantojn, dancojn plu.Dum festo de la Triunu'oscedas la popol-amaso —sur levistikon kun fervor'larmetis ili laŭ la mor';por ili vivnecesis kvaso,kaj en festen' laŭ ranga skal' por gastoj estis la regal'.XXXVIDo ili maljuniĝis pare.Kaj malfermiĝis jam en fin'ĉerk' por la edzo. Ordinareli prenis kronon de l' destin':li mortis je tagmanĝa horo,kaj adiaŭis kun priploronajbar', filinoj kaj edzin'pli kore, ol alian, lin.Li estis simpla kaj honesta,kaj, kie kuŝas lia rest',sur tomba ŝton' legeblas tekst':Dimitrij Larin, vir' modesta, ĉefkolonel', kun dia grac' ripozas tie ĉi en pac'.

Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: